Pri Adam Smith en Pekino de Giovanni Arrighi

                      Alessandra Madella Published: 2021-06-11 10:01:02
                      Comment
                      Share
                      Share this with Close
                      Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

                      Giovanni Arrighi (1937-2009) estis itala profesoro pri politika ekonomiko, kiu longe instruis en Afriko kaj ?e Universitato John Hopkins en Usono. Lia lasta libro estis ADAM SMITH EN PEKINO: DEVENOJ DE LA DEKUNUA JARCENTO (Adam Smith in Beijing: Lineages of the Twenty-First Century), origine publikita en Usono en 2007. La celo de la libro estas duobla. Unuflanke, ?i interpretas la okazantan ?an?i?on de la epicentro de la tutmonda ekonomio de Nordameriko al Orientazio, kun la grandioza kresko de ?inio ekde la fino de la na?dekaj jaroj, la? la teorio de ekonomia evoluo de la skota ekonomikisto Adam Smith (1723-1790). Aliflanke, Arrighi montras kiel tiu ?an?i?o povas helpi nin retrospektive pli bone pripensi la klasikan libron de Smith LA RI?O DE NACIOJ (The Wealth of Nations, 1776). Kvankam Smith estas ofte vidata kiel teoristo de kapitalisma disvolvo, li ne aparte subtenis kapitalismon kaj lia vido de merkatoj kiel regiloj estas aparte grava por kompreni ne-kaptialisman merkatan ekonomion, kiel la ?ina estis anta? sia perforte duaranga aneksado al la tutmondi?anta e?ropa sistemo de ?tatoj. En nia jarcento, tiu historio de ne-kapitalisma merkatemo de la ?ina ekonomio povus montri al ni novan da?ripovan perspektivon.

                      La titolo de la libro de Arrighi imitas la eseon MARKSO EN DETROIT (Marx a Detroit, 1971) de la itala marksista filozofo Mario Tronti, kiu polemike asertis, ke la formado de socialdemokrataj kaj komunismaj partioj ne igis E?ropon la epicentro de klasbatalo. La vera epicentro estis Usono, kie marksismaj influoj estis minimumaj, sed laboristoj sukcese devigis kapitalon akomodi siajn postulojn por pli altaj salajroj. Historiistoj kiel Kenneth Pomeranz rimarkis similan fundamentan diferencon inter la okcidenta brakumo de la ideologio de liberaj merkatoj kaj la fakto, ke je la fino de la dekoka jarcento la labor-, land- kaj produkt-merkatoj de ?inio estis pli proksimaj al perfekta konkurado ol la e?ropaj. Fakte, tie pli abunde trovi?is la ebleco elekti inter eblaj komerc-partneroj, kiun LA RI?O DE NACIOJ la?dis. Tiuj modernaj kleruloj, do, neatendite trovis Smith en Pekino.

                      Arrighi da?rigas tiun tradicion, montrante kiel ?i permesas korekti tri gravajn misinterpretadojn pri Smith, nome, ke li subtenis merkatan mem-reguligon sen ?tata kontrolo, kapitalismon kiel motoron de senfina ekonomia ekspansio kaj grandegan labor-dividadon ene de fabriko. Malsame al la dekna?-jarcentaj liberistoj kaj al la nuntempaj subtenantoj de ekonomiaj “?ok-terapioj”, Smith favoris la ekziston de forta ?tato, kiu povus krei kaj reguladi la kondi?ojn por la ekzisto de la merkato. Tia ?tato povus uzi la merkaton kiel efikan regilon, evitante ?iajn negativajn sociajn a? polikajn konsekvencojn. Ekzemple, ?i devus zorgi pri la edukado de la popolo por kontra?stari la negativajn efektojn de teknika labor-dividado rilate al intelektaj kvalitoj. La ?efa zorgo de Smith estis politika kaj socia, pli ol eknomia. La? li, regantoj devas kapabli rezisti kontra? kapitalistoj, ekzemple por protekti sufi?e altan nivelon de salajroj. Smith, kiu verkis je la komenco de la brita industria revolucio, anka? subtenis socian labor-dividadon, kiel la aperon de specialistoj pri scienca kono, pli ol teknikan labor-dividadon en la uzo de ma?inoj. Arrighi substrekas la similecon de lia vido kun la “laborema revolucio”, kiun la japana historiisto Sugihara Kaoru priskribas kiel tipan de ?inio inter la deksesa kaj dekoka jarcentoj. Fakte, tiu lasta mobilizis homajn rimedojn pli ol ma?inajn, valuante la kapablon plenumi malsamajn teknikajn kaj mana?erajn taskojn fare de la laboristoj, kiel manieron atingi plenan dungadon kaj ?eneralan plibonigon de vivkondi?oj. Tiu emo doni prioritaton al homaj rimedoj da?ris e? kiam orientaziaj landoj komencis enpreni okcidentan teknologion en siajn ekonomiojn.

                      Oni ofte forgesas, ke Azio estis je la avangardo de la monda disvolvi?o dum almena? du mil jaroj. La relative mallonga Orientazia "eklipso" apena? komenci?is, kiam Smith estis verkanta sian klasikan libron. A?toroj de la e?ropa klerismo, kiel la franca Voltaire, admiris la rimarkindan pacon, prosperon kaj demografian kreskon, kiujn ?inio spertis dum granda parto de la dekoka jarcento. Smith mem rimarkis, ke la amplekso de la ena merkato de ?inio rivalis kun la kunmetita merkato de ?iuj landoj de E?ropo. Dum la sekva duonjarcento, granda salto anta?en en e?ropa milita povo detruis ?i tiun pozitivan bildon de ?inio. Post la malvenko de ?inio en la unua Opia Milito (1839-1842) la vivniveloj en la du mondopartoj, kiuj ?is tiam estis preska? samaj, grande ekdiver?is. Je la fino de la Dua Mondmilito, ?inio estis inter la plej malri?aj landoj en la mondo. Sed la nuntempa orientazia renesanco sugestas, ke la penso de Smith pri eventuala egali?o de povo inter la konkeranta Okcidento kaj la konkerita ne-Okcidento, dank’al plilar?i?antaj inter?an?oj en tutmonda merkata socio, povus efektive reali?i. La krizo de la usona hegemonio kaj la renovigita graveco de la anta?a ?ina sistemo de ?tatoj povus inspiri reciprokan respekton kaj malebligi perfortojn. Tiel nova perspektivo malfermi?us, kiu povus montri novan vojon al la tuta mondo, precipe se la ?ina evoluo okazus da?re en ne-kapitalisma direkto kaj en terminoj de plia socia justeco kaj ekologia da?ripovo.

                      Kompreneble Arrighi mem ne povas certi, ke tio vere okazos, sed la aliaj alternativoj, kiujn li vidas, estas usona dominacio a? dan?era tutmonda ?aozo.

                      Related stories

                      Share this story on